Cvičení a další materiály k učebnici Esperanto od A do Z

Procvičuj si esperanto

Kompleksia medicino

„Impetan temperamenton vi havas,“ diris mi, silente palpinte pulson al pacientino sesdekdujara.

„Aĥ! kiel vi scias? Ĉu pulso montras ankaŭ temperamenton?“, surprizite demandis ŝia filo apudstaranta.

„Kompreneble, ne nur temperamenton. Via patrino interne havas grandan varmon kaj trinkas malvarman akvon eĉ en tre akra vintro. Ŝi havas denaske malfortajn renojn kaj vezikon.“

„Neniu ja povas mildigi impetan temperamenton de mia patrino. Ŝia unu reno estis operaciita antaŭ dek jaroj, kaj ŝi malbone dormas pro ofta nokta urinado. Nun evidentiĝas, ke ŝi havas tiujn kiel denaskajn problemojn.“

Kiu apude aŭdus tian interparolon kun paciento, tiu eble rigardus min ne kiel kuraciston sanigantan homon, sed kiel studinton de telepatio aŭ fiziognomiko, aŭ kiel homon traktantan malsanulon per ia mistera magiaĵo.

Sed per pulspalpo de paciento gajni informojn pri liaj ĝenerala karaktero kaj fiziologia kaj patologia stato tute ne estas ia sorĉarto, nek tiel malfacilas al studintoj de kompleksia medicino.

Estas pli surpriza fakto, ke la uzata de mi kompleksia akupunkturo bazita sur kompleksia medicino elmontras sian neimageble miraklan efikon kompare kun klasika akupunkturo konata kiel ĉina akupunkturo.

Maldesktra ŝultro de la supre menciita pacientino tiel doloris ŝin, ke ŝi ne povis suprenlevi sian brakon nek eĉ dormi nokte pro doloro. Sed ŝi povis facile suprenlevi sian brakon tuj post mia unufoja akupunkturo. Kutime por kuraci tian pacienton per ĝenerala akupunkturo necesas pli ol du semajnoj aŭ per okcidentmedicina rimedo pli longa tempo. Ŝi plene resaniĝis nur post mia kvinfoja kuracado.

Mi donas kelkajn ekzemplojn por komprenigi.

Estis paciento kvindekjara. Lia dekstra palpebro tute kovris la okulon en du aŭ tri tagoj pro perturbo de optika nervo. Eĉ lia nigra pupilo flanken direktiĝis kiel tiu de strabulo kaj subite aperis simptomo de duobla vidiĝo. Li do vizitadis famajn okulistojn unu post la alia kaj fine rekomendite al operacio venis al mi.

Nur mia unufoja akupunkturo duone suprenlevis lian palpebron jam en la sekva tago. Kvar aŭ kvin tagojn da kuracado lia palpebro plene resaniĝis kaj en la sepa tago lia pupilo revenis al sia loko kaj li jam povis normale vidi.

Estis paciento sesdekjara, kiu suferis dikintestan kanceron. Ĉirkaŭ kvin monatojn post la operacio aperis la simptomo, ke li ne povis engluti manĝaĵon tra gorĝo, nek eĉ trinki akvon. Fine oni faris truon en lia ventro por enmeti manĝaĵon. Li kun tia stato vizitis min.

Nur per mia unufoja akupunkturo li komencis trinketi sukon aŭ lakton kaj post unu semajno povis trinki ĉiun trinkaĵon kaj manĝi kaĉon kaj post dek tagoj da kuracado povis jam manĝi ĉion.

Estis paciento kvindekjara, kies oreloj konstante bruis. Li provis iel ajn kuracigi tion kaj vizitis multajn klinikojn, sed vane. Tamen li spertis tujan duonmalaltiĝon de bruo post mia unufoja akupunkturo. Necesis nur unu semajno por finkuraci lin.

Estis junulo dudekjara. Li subite tordis sian lumbon kaj venis al mi ŝultroapogate de amikoj. Lia doloro estis tiel terura, ke li eĉ mem ne povis kuŝiĝi en liton. Tamen per mia unufoja akupunkturo li povis ellitiĝi kaj klini sian kokson antaŭen kaj malantaŭen. Tiu kuracefiko estis nekredebla por la malsanulo mem. Li propraforte iris hejmen en admiro de la helpintaj amikoj.

Krom tio, iu paciento suferis teruran kapdoloron pli ol du semajnojn kaj regule vizitis klinikon de okcidenta medicino, sed la doloro persiste daŭris. Tamen ĝi tuj malaperis nur post unufoja akupunkturo. Iu paciento senĉese singultis du tagojn kaj liberiĝis de tio per unufoja akupunkturo. Iu pacientino vekiĝis nokte kvar fojojn por urini kaj ne povis ja dormi. Post unufoja akupunkturo ŝi vekiĝis nur unufoje kaj plene saniĝis post kvintaga kuracado. Tiaj ekzemploj estas sennombraj.

Ĉi ĉiu sukcesa kuracado atribuiĝas ne al mia kuracista kompententeco, sed al mirakla efiko de unika kompleksia medicino kaj kompleksia akupunkturo surbazita sur la akupunkturo Saam, kiujn kreis koreaj elstaraj medicinistoj.

[Fragmento el la libro: Puramo Chong: Kompleksia medicino kaj Saama akupunkturo, pp. 11–13 (eldonis KAVA-PECH 2003). La ĉeĥan tradukon fare de Zdeněk Pluhař „Celostní medicína a Saamova akupunktura“ (Eldonis KAVA-PECH 2005).]

Licence Creative Commons
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.

Created by Katjo